Ĉi tiu filtrilo permesas al vi mane nigri aŭ blanklistigi IP-adresojn. Komento venanta de IP-adreso listigita en la sekcio de nigra listo tuj estos konsiderata kiel rubaĵo. Komento venanta de IP-adreso listigita en la sekcio de blanka listo estos konsiderata kiel fidinda kaj la aliaj kontraŭspamaj filtriloj ne prilaboros ĝin.
Por aldoni IP-on, unue elektu la langeton, kiun vi volas (Nigra Listo aŭ Blanka listo) kaj enigu la IP-adreson. La markobutono Tutmonda IP disponeblas se vi estas superadministranto kaj permesos al vi aldoni la IP-adreson al ĉiuj blogoj de via instalado de Dotclear.
Vi povas aldoni IP-adresojn kun reta masko por bloki aŭ permesi gamon da IP-adresoj. Ekzemple:
127.0.0.0/255.0.0.0 aŭ la mallongigita formo 127/8 rekonos ĉiujn IP-adresojn kiel 127.xxx. xxx.xxx127.0.0.0/255.255.0.0 aŭ la mallongigita formo 127.0/16 rekonos ĉiujn IP-adresojn kiel 127.00. xxx127.0.0.0/255.255.255.0 aŭ la mallongigita formo 127.0.0/24 rekonos ĉiujn IP-adresojn kiel 127.0.0.xxx